[
2008_05_...zip(4MB)]
2008-05 Friska Lernejo / Namkang Lernejo
<b>Japana lernejo kaj korea lernejo</b>
Ambau en koreio kaj en japanio trovighas diversaj lernejoj kunloghaj. En koreio estas vintra/somera kunloghadoj kaj Namkang lernejoj chiujare. Kaj do okazas almenau 4 fojoj da kunloghaj lernejoj. Ankau en japanio, trovighas Transjara Kunloghado en Kameoka, kaj Friska Lernejo de Kansaja Ligo, kaj Tutlanda Kunloghado de JEI, ktp. Kaj okazas Internacia Kurskunveno inter la du landoj. Ho tiom multaj kunloghadoj...
Tamen la kunloghado de la du landoj estas draste malsamaj. Kutime japanoj pli intense kaj pli persiste fokusas sur la lernadon mem, sed koreoj kovras lernadon tre minimume, kaj enbrakumas pli da amikado kaj ghuado kun kantoj, dancoj kaj alkoholaghoj. Kaj do koreaj kunloghadoj estas chiam multege pli bruaj ol tiuj de japanio. Che la komenco de chijara majo (2008-05-04 ~ 06), Kansajaj amikoj decidis okazigi la Friskan Lernejon en koreio kaj ghi efektive intermiksighis kun Namkang Lernejo. En koreio, chio lau la korea maniero... Japanaj amikoj, plimulte maljunaj, trovis, ke malorda kaj brua kunloghado ankau povus esti bona por esperantistoj. Mi neniam povus imagi japanoj (specife maljunaj, ankau virinoj!) trinkinte alkoholajhon, kantante laute antau multaj homoj. Espereble, tia malorda kaj brua, kaj ebria kunloghado, malgrau la manko de serioza lernado, donis sufiche bonan sperton al japanaj amikoj.
Kiel memorajho, mi aldonas kelkajn fotojn de tiu mal-serioza lerno-kunloghado en Namkang/Friska Lernejo.
--Nomota.