DownLoad: [ mimi.JPG(88KB)] Description:
Viktor MészárosReligio de Mimi Zorgojn forgesinte, langvore, sola, Dio mem dormis sur kusen' fajnmola. Sulkoj frunte glatiĝis, la okulojn li fermis kaj imitis senmovulojn. Kun odoro, -ho adoro!- parfumis min li, Sinjoro, droge ĝi alflugis al mi, kiu sidis ĉe la vizaĝo time, jen fine ĉiel-pejzaĝo; tremante kaj feliĉe sur amplekse blua, purodora, -do ĝi komplekse kvieta -kuŝuj': mi povis gardi Lin, hundo ne rajtas anstataŭigi min! Fine jam forsvenis mia fervoro, iĝis konfide spiranta langvoro kaj Sonĝ-patrino portis mild-ŝvebadon, Li kaj mi atendis novan tagon.
| |