Dum la jaroj 2000 ~ 2003, mi zorgis pri ĉi tiu paĝaro (La hejmpaĝo
de La Korea Esperanto-Junularo). Kaj ĉi paĝaro bonege ludis
sian rolon en la jaro 2001, en kiu jaro Komuna Seminario okazis
en Seŭlo.Post KS-2001, mi fariĝis pli kaj pli okupita je laboro, kaj en la jaro
2003 mi edziĝis, en 2004 mi havis unuan filon.
Tiu ŝanĝo de mia ĉirkaŭaĵo malhelpis min por zorgi ĉi tiun paĝaron,
pro tio, mi decidis ke mi lasu la paĝaro mem evoluiĝi... helpe de
la softvaro 'wiki'. Sur 'viki'-paĝaro, ĉiuj vizitantoj povas ŝanĝi la
paĝon sen permeso. La ideo mem ŝajne estas vere genia... kaj
mi provis transferi la paĝaron al viki-sistemo. La nova paĝaro estis
zorgata dum pli ol 1 jaro... sed ne tiel aktiva...
Dume mi fariĝis pli terure okupita kaj mi ne povis zorgi la paĝaron...
Novuloj de KEJ evoluigis novajn paĝojn.
La viki-forma nova paĝaro estis ne zorgata dum pli ol kelkaj
monatoj...
Almenaŭ dum unuaj kelkaj monatoj, mi kaj kelkaj homoj afiŝis iom
da informo sur tiu paĝaro, do la viki-forma paĝaro jam havis
informon sufiĉe valoran...
Sed... hodiaŭ matene mi ricevis ret-mesaĝon, ke la retpaĝaro estas
atakata de spamantoj, kaj almenaŭ 2000 atakoj estis trovitaj... Ve..
Mi re-vizitis la novan viki-forman paĝaron, kaj la paĝaro estis terure
vundita je spam-mesaĝoj.... Ĉiu paĝo estis kovrita de pli ol
mil-spam-mesaĝoj...
Nenia problemo! Unue mi pensis tiel... ĉar viki memoras ĉiun
ŝanĝon kaj mi povas facile revivigi la originalan enhavon...
Tamen ... la viki-sistemo havas limon de memor-kapablo...
finfine ... ĉiu enhavo de la viki-forma hejmpaĝaro estas perdita.
Suspir....