Al Superviro:Antaux nelonge vi skribis al mi kaj sxajnis ke vi petas ian helpon rilate al kandidatigxo por IJK. Tamen ne estis klare kian helpon vi volas. Cxiukaze, jen sube miaj konsiloj al KEJ pri eventuala kandidatigxo kaj alia agado.
(Por eviti pluajn miskomprenojn, mi povas arangxi tradukon en la korean se tio helpus al vi.)
Sincere kaj helpeme,
Rikardo
*****
Kion fari pri IJK 2004?
Antaux ol kandidatigxi por organizi IJK-n, endas kompreni la financajn regulojn de TEJO kiuj rilatas al IJK. Tiuj reguloj legeblas en la malnova retpagxaro de TEJO http://www.esperanto.org/tejo/tejo/regularo/e-regularo_ch7.html
Por kompreni gxis kiu grado indas plani la arangxon antaux ol kandidatigxi, estus bone rigardi la retpagxojn de REJM pri ilia propono organizi IJK-n en Rusio en 2004 http://www.tejo.org/rejm/ijk/
Atentu ankaux ke TEJO neniam sendis al KEJ inviton organizi IJK-n en 2004. Do, neniel estos trompo aux fi-ago kontraux KEJ se TEJO elektos proponon de alia lando. La erara ideo ke TEJO jam antauxe elektis Koreion aperis pro miskompreno pri ne-formala esplor-letero sendita al landaj sekcioj en Cxinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. http://www.mobigen.com/~hiongun/homepage/ezboard/ezboard.cgi?db=KEJNovajho&action=read&page=1&num=13&dbf=200206300000&depth=0
Se KEJ ankoraux volas kandidatigxi por IJK 2004, necesas sendi al la TEJO-estrarano pri kongresoj antaux la 10-a de aprilo proponon kun konkreta plano. En tiu plano estu detaloj pri datoj, loko, kongresejo, alvetur-eblecoj, ekskurseblecoj, bugxeto (kun provizoraj kotizoj kaj realecaj kostoj), kongresa komitato (kun individuaj respondecoj de la membroj) kaj tempoplano pri la tuta preparlaboro.
Pri la kongresejo, indiku specifajn ejojn kiuj jam estas provizore rezervitaj aux tutcerte estos rezerveblaj se TEJO elektos Koreion. Donu informojn pri kapacito de salono(j), grandecoj kaj specoj de aliaj cxambroj, nombro de dormcxambroj, eventualaj sportejoj, eksteraj spacoj, amaslogxejo, ktp.
Kelkaj kromaj konsiloj pri la kandidatigxo:
- Se KEJ volas organizi junularan Esperanto-renkontigxon, ege indas peti konsilojn de tiuj kiuj organizis similajn en la lastaj jaroj, ekz. IJK en 1994 (la cxeforganizinto antaux nelonge informis min ke KEJ tute ne kontaktis lin pri IJK 2004), KS 1998, KS 2001.
- La IJK-cxeforganizanto NE estu la KEJ-prezidanto. Tiuj estas du grandaj sed apartaj respondecoj. Se unu homo, kiu krome havas plentempan laboron, prenas ambaux taskojn la kandidatigxo sxajnos malserioza, cxar tiu ne povas bone plenumi ambaux respondecojn kaj unu el ili, aux eble ambaux suferos.
- Ne emfazu kiom da membroj estas en KEJ. TEJO-aktivuloj tre bone scias ke granda nombro da membroj neniel garantias fortecon de la organizo. Por evidentigi fortecon, necesas montri la organizajn agadon kaj sperton de la nunaj membroj, kaj la stabilan kaj memstaran funkciadon de la organizo dum la lastaj kelkaj jaroj.
- Nur la TEJO-estraro decidos kie okazos IJK per elekto inter ricevitaj proponoj. UEA-estraranoj (kaj iu ajn alia) povas konsili sed ne povas premi la TEJO-estraron pri tiu decido.
- KEJ povas kandidatigxi por IJK 2004 sed KEJ ne diru kion TEJO decidu pri IJK 2005 aux kion REJM faru. REJM volas kandidatigxi por IJK 2004 kaj eventuale REJM mem decidos cxu kandidatigxi por IJK 2005. KEJ ne tusxu tion.
Cetere, iuj TEJO-estraranoj demandis kion mi pensas pri la situacio en Koreio. Se KEJ volas mian subtenon por sia kandidatigxo, gxi devas konvinki min pri la kvalito de sia propono. Se la propono de KEJ sxajnas al mi suficxe serioza kaj fidinda, mi certe informos al TEJO pri tiu impreso.
Tamen, se KEJ ne organizos IJK-n en 2004, estas ankoraux suficxaj tre indaj projektoj. Inter tiuj estas:
- bon-kvalita memstara KS en 2004, ne "kadre de" alia evento;
- junulara antaux- aux post-kongreso ligita al la pekina UK en 2004 (laux rekomendo de Holger);
- prepari tre bon-kvalitan proponon por IJK en 2005, aux ecx 2007 kiam UK eble estos en Japanio;
- okazigi kursojn en kiuj membroj de KEJ efektive spertigxos pri vera komunkado en Esperanto (do ne nur prelegoj pri gramatiko kaj legado de ekzemplaj frazoj en lernolibro);
- okazigi divers-temajn semajnfinajn kunvenojn de KEJ (ne KEA) en diversaj lokoj en Koreio, en kiuj membroj povas amikigxi, gxui kaj UZI Esperanton, ne nur pri movadaj aferoj;
- kuragxigi membrojn interesigxi pri Esperanto-agado ankaux ekster Koreio kaj aktivigxi internacie sendepende de KEJ/KEA.
Certe mi kaj aliaj preskaux-junuloj povus multe kontribui al tiaj projektoj.