|
Chu estas esperantista tendumado? --Nomota. Rikardo skribis: > 1. Kiam > 2003. 8. 22 (Vendredo) ptm – 24 (Dimanĉo) ptm > > > 2. Kie > Nanji Tendumejo en Hangang parko (Vidu la mapon) > - Per Metroo : stacio Mondpokalfutbalejo (6a linio) de la 1a elirejo (Orienta pordo) direkte al Hangang parko ĉirkaŭ 1.6km aŭ stacio Mapogu-oficejo(6a linio) de la 7a elirejo direkte al Hangang-parko 1.8km (Piede 15~20 minutojn) > > - Plia informo : ĉe http://www.camping.or.kr/camping/local.asp > > > 3. Kion ni faru? > Foresti de urba somero¡¦tendumi, esplori vojon al la tendumejo, kradrosti kolbasojn, komune organizi aĉetumadon por manĝaĵoj, kuiri, kaj manĝi!, riverumi, stelobservi, ekskursi al parkoj, bicikli, naĝi, eĉ dormi se vi volas. > > > 4. Kiom kostas? > - Tendumado : ĉirkaŭ \3000 (Kostas \12000 por tendo por 1 nokto, 1 familio aŭ grupo - ĝis 4 personoj povas okupi kune 1 tendon) > - Partopreno : \6000 por enirkosto (por 2 nokotoj; Tendumejo pagigas \3000 tage) > - Manĝaĵo : ĉirkaŭ \20000 por 6 manĝoj > > > 5. Kion kunportu? > - Litaĵojn (dormsako, kapkuseno, kovrilo) kaj Varmigajn vestaĵojn(por nokto) > - Manĝilaron (kulero, bastonetoj, poto, supujo, rizujo, teleroj, tranĉilo,¡¦) > - Porteblan fornelon (gason organizantoj provizos) > - Drinkaĵo (eblas aĉeti ankaŭ surloke) > - Aventuremon kaj junan koron! > > * Rememori kion vi kunportis por tendumi. La loko provizos tendojn, tamen se vi volas neniu malpermesas vin kunporti ankaux tendo(j)n! > > > 6. Kiel aliĝu? > Anoncu sin rete al Rikardo (rikardo_kr cxe yahoo.co.uk) antaŭ 13a de Aŭgusto. > Malfrua aliĝo proprariske (Verŝajne ne eblas tendumi, tamen eblas partopreni) >
| |