Ret-Komunumo
gvidis Nomota KIM Hiongun
En chi tiu faka kunsido, ni faris jenajn diskutojn.
1. chu oni povas publikigi "adresaron" de esperantistoj, sen antaua konsento
de la homoj en la adresaro.
Nomota pensas, ke la gajni la "antauan konsenton" malhelpas la movadon,
tamen la aliaj certe ne pensis tiel.
2. Ni audis, ke JAM (Junulara Azia Movado) havas sian novan dissendliston,
kaj hejmapaghon.
JunularaAziaMovado@yahoogroups.com
http://JunularaAziaMovado.tripod.com/
3. Por komuna agado inter aziaj junuloj, ni decidis fari ret-gazeton en la
antaua KS en Honkongo (2000). Tamen ghi ne aperis ankorau. Ni diskutis
eblan solvon -- Sur la hejmpagho de JAM, ni faru specialan forumon -
kvazaua ret-gazeto, "Monata Temo".
Sur tiu forumo, aperu bonkvalitaj artikoloj (aldone de la nacilingva
vort-klarigo)
Foto
Skizo de Nomota
|